Jabberwocky Variations
Home : Translations : Babecxado


Babecxado

Jim Cool

Brelegis, kaj la gletaj tovoj
Gxarigxis gximble en la gar';
Tre mimsaj estis la borgovoj
Grabe al moma radelar'.

"Gardu cin de l' babecx', fileto!
Mordema fauxk', kaptema ung'!
Gardu cin de l' jubjub' kaj l' treto
De l' fruma Banderung'!"

Kaptinte per man' vorpalspadon,
Li cxasis al manksa malamik'--
Kaj cxe la tumtumuj' pauxzadon
Dedicxis al taktik'.

Ulfmense restis li en staro;
Lo! la babecx', kun flamokul',
Viflante tra l' tulgeca arbaro
Alvenis kun borbul'!

Un', du! Un', du! kaj frap'--refrapo
La vorpalklingo klikis cxi!
Kun gxia kap' en morta gapo
Reen galumpis li.

"Kaj cxu ci murdis la babecxon?
En miajn brakojn, redusa fil'!
Ho gxabra tag'! Karan'! Karecxon!"
Li klukis pro l' jubil'.

Brelegis, kaj la gletaj tovoj
Gxarigxis gximble en la gar';
Tre mimsaj estis la borgovoj,
Grabe al moma radelar'.


For those unfamiliar with the convention of representing Esperanto in ASCII, there is no 'x' in Esperanto. 'x' means the preceding letter has a circumflex over it. (The circumflex is the accent mark that looks like a carat '^'.)

Original footnotes:

Traduko de "Alicia en Mirlando" aperis cxe la Stead-Eldonejo en Britio en la jaro 1910; fotokopio versxajne haveblos (kontraux ioma pago) de UEA. Sed tiu traduko ne enhavis "Jabberwocky," cxar ne enhavis la romaneton "Tra la spegulo". Tamen ekzistas, laux mia scio, almenaux 3-4 tradukoj de tiu poemo. La plej bone konata, tiu de Marjorie Boulton ("La Jxargonbesto"), aperis i.a. en "Angla Antologio" Parto II; tiuj de Marjorie Boulton kaj Jim Cool ("Babecxado") aperis en la unua Literatura Suplemento de ELNA en 1980.


< Prev  Next >
Home : Translations : Babecxado

Jabberwocky Variations   http://pobox.com/~keithlim/jabberwocky/   keithlim@pobox.com